Eta historio de la revuo
 
Ĝi estas kultura esperantlingva revuo, fondita de la portugala instruisto, verkisto kaj eldonisto João José Santos, en Portugalio, la 7-an de oktobro 2007.
 
La 1-a serio de la revuo eldoniĝis inter 2007 kaj 2012; entute 27 numeroj. En la komenco ĝi estis strikte literatura, sed post kelkaj numeroj ĝi estiĝis ĝenerale kultura revuo.
 
LK povas esti legata senpage prenante la neprinteblan pdf-dosieron el ĉi tiu retpaĝo.
 
Ĝia periodeco varias. En la fino de ĉiu jaro, aperas la tuta jarkolekto en papera libro.
 
Ĉiuj kunlaborantoj de La Karavelo laboras por ĝi senlukre.
 
Nun la revuo ne eldoniĝas. Espereble la 2-a serio komenciĝos en 2019.
 
La fondinto de La Karavelo
 
João José Santos estas portugalo,
naskiĝinta en Lisbono
en la 15-a de majo 1958.
 
Licenciiĝis en Lingvoj kaj Literaturoj
Klasikaj (portugala, latina kaj helena) en Beletra Fakultato de la Lisbona Universitato, kie li ankaŭ profesiiĝis kiel instruisto en la samaj fakoj.
 
Filologo kaj instruisto pri la portugala, la latina, la helena kaj esperanto. Li ekokupiĝis pli ofte pri verkado, en diversaj ĝenroj, ekde 2007. Inter aliaj okupoj, li instruas, verkas kaj diskonigas la internacian lingvon esperanton. Li fondis kaj estras ĉi tiun eldonejon.
 
Krom liaj verkoj eldonitaj de La Karavelo, li havas artikolojn en aliaj revuoj kaj partoprenis en aliaj libroj.
 
Pli da informoj ĉi tie.
 
Ecoj kaj reguloj de La Karavelo
 
1. Identeco kaj ĝeneralaj ecoj
La Karavelo (LK) estas internacia eldonejo en esperanto, kiu produktas kulturan revuon kun la sama nomo, kaj kiu ankaŭ eldonas librojn. Ĝi disvolvas diversajn kulturajn agadojn nemonprofitajn, kun la specifa celo diskonigi la internacian lingvon esperanton, kaj kun la ĝenerala celo servi internaciajn pacecajn, toleremajn kaj justecajn idealojn. Neniu kunlaboranto de La Karavelo ricevas honorariojn, ĉar ĝi ne donas lukrojn al sia posedanto.
 
2. Proprieto
La Karavelo apartenas al sia fondinto, estro kaj redaktisto João José Santos.
La publikigado de artikolo, la akcepto de nova kunlaboranto, tiel kiel iu ajn alia decido rilatanta al ĉi tiu eldonejo kaj al ties revuo, dependas nur de la decido de la posedanto.
"La Karavelo" estas registrita marko en Portugalio. Ĉiuj rajtoj pri ĉi tiu retejo kaj pri la eldonoj de La Karavelo apartenas al sia proprietulo.
 
3. Lingvoj de la revuo, temoj, eldonloko
De la n-ro 1 ĝis la n-ro 27 (1-a serio de LK), ĉi tiu revuo aperis nur esperanto. En la 2-a serio, kiu komenciĝas en la n-ro 28, kelkaj artikoloj estas tradukitaj al la portugala. Tiel, la revuo malfermiĝas al nombro multe pli vasta de kunlaborantoj kaj legantoj.
La Karavelo estas tute produktata far sia redaktisto. La kunlaborantoj estas esperantistoj aŭ portugallingvuloj, kiuj verkas aŭ tradukas la artikolojn, kaj helpas la redaktiston en la revizilaboro. Ne reprezentas ian ajn lingvan diskriminacion la fakto, ke LK aperigas kelkajn artikolojn en la portugala, sed ne en aliaj lingvoj. Pro tio, ke ĝi estas iniciato de portugalo, estas nature kaj logike, ke la revuo serĉas sinergiojn kun la publiko de la lando, kie ĝi estas eldonata.
La revuo uzas esperanton tian, kia ĝi estas uzata nuntempe de la esperantistaro, observante la verkon Plena Ilustrita Vortaro (PIV) kiel sian referencan vortaron, kiu tamen ne estas nekontestebla. LK uzas la portugalan lingvon skribitan en Portugalio antaŭ ol la Ortografia Akordo de 1990, sendepende de la nacieco de la aŭtoro de la artikolo. Ĉi tiu dispozicio celas la homogenecon de la revuo.
 
4. Pri la neŭtraleco de esperanto kaj de LK
Esperanto estas tute neŭtrala rilate al politiko, religio, landaj interesoj, doktrinoj kaj aliaj aferoj. Tamen la senco pri neŭtraleco ne signifas, ke esperanto ne devas esti uzata en tiuj medioj. Ĝuste pro tio, ke esperanto estas neŭtrala, ĝi povas kaj devas esti uzata de iu ajn homo aŭ homgrupo, se la celoj estas pacemaj.
 
pri La Karavelo
Kiel kontakti La Karavelon?
La fondinto de LK
Eta historio de la revuo
Ecoj kaj reguloj de La Karavelo
 
5. Versioj, periodeco, akirado
LK klopodas aperigi la pdf-revuojn minimume kvarfoje jare. Ĝi estas nun A5-a kaj la paĝnombro varias. Ĝi aperas en pdf tute kolore. Ĝia akiro en pdf, tiel kiel ĝia legado per elektronikaj procesoj, estas senpagaj. Por tio, sufiĉas ĝin preni en ĉi tiu retpaĝo. Ne estas permesata la printado de ĉi tiuj dosieroj. En decembro de ĉiu jaro, LK eldonas libron, kun kelkaj koloraj paĝoj, kiu kompilas ĉiujn revuojn de la koncerna jaro. Ĉi tiu papera versio estas aĉetebla mesaĝante al lakaravelo@gmail.com. LK ne estas abonebla.
 
6. Kunlaborantoj
La artikoloj devas atingi la redaktejon per la retpoŝto lakaravelo@gmail.com. Ili devas esti skribitaj en bona esperanto, lingve kaj stile, uzi la alfabeton de ĉi tiu lingvo, kaj pritrakti la kulturan temon elektitan laŭ maniero paca kaj respektema. La Karavelo akceptas nur la dosier-formatojn: odt, doc, jpg, gif, png, mp3, avi, mp4. Proponu aliajn nur en okazo de vera neceso. La grandeco de la artikoloj varias. Oni evitas tiel longajn artikolojn, ke la legantoj perdas la paciencon, sed ankaŭ estas eviteblaj tiel mallongaj, ke la leganto ne trovu intereson en ili pro senprofundeco. Oni petas do bonan sencon kaj altan kvaliton. La verkisto devas venigi la bildojn, fotojn, grafikaĵojn aŭ tabelojn, kiujn li deziras por ilustri sian artikolon. Ne esperu, ke la redaktisto tion faru. Ne ekzistas limdato por liveri artikolojn al LK. La revuo nur povas labori kun artikoloj ekzistantaj en la dosierujoj de la redaktisto. Ju pli frue venos artikolo, des pli eblas ĝia publikigo en la tuj proksima numero. La redaktisto rajtas ŝanĝi, tranĉi aŭ longigi la artikolojn. La fina versio estos sendata al la aŭtoro, kiu ĝin aprobos por ke ĝi estu publikigota. La silento de la aŭtoro ĝis la priaproba limdato estos interpretita kiel aprobo. Se la aŭtoro ne aprobos la publikigon de sia artikolo, ĝi ne aperos en la revuo. En tiu okazo, tiu aŭtoro ne plu kunlaboros kun LK, por eviti ke la redaktisto kaj la reviziistoj laboru kaj perdu horojn en artikolo, kiu poste ne aperos en la revuo. La kunlaborantoj ne ricevas honorariojn, ĉar LK ne produktas ekonomian riĉecon, sed havas elspezojn, kiujn pagas ĝia posedanto. Aŭtoroj, reviziistoj kaj aliaj kunlaborantoj povos legi la revuon per la senpaga pdf-dosiero neprintebla. La kunlaborantoj rajtas je 20% de rabato en la akiro de varoj al LK. La sendkostojn pagas, kompreneble sen rabato, la akirantoj.
La kunlaborantoj, sendante iun artikolon al LK aŭ kunlaborante alimaniere, montras, ke ili legis kaj plene akceptis la regulojn de ĉi tiu dokumento "Ecoj kaj reguloj de La Karavelo".
 
Kiel kontakti La Karavelon?
 
Kontaktu mesaĝante al lakaravelo@gmail.com.
 
Bonvole ne sendu paperan leteron, ne telefonu, nek kontaktu per alia rimedo sen antaŭa interkonsento kun ni per retpoŝto.
 
Neniu kunlaboranto, aŭ alia homo, povas agi kiel reprezentanto de LK escepte de la estro
de La Karavelo.
 
® La Karavelo - registrita marko de João José Santos en Portugalio