Zamenhof, la kreinto de esperanto
® La Karavelo - registrita marko de João José Santos en Portugalio 
1. Pri la neceso paroli esperanton
2. Parolado de Zamenhof en Barcelono - video
3. Parolado de Zamenhof en Barcelono - sono
4. Parolado verkita de Zamenhof, dirita de Claude Piron
 
1. Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj.
    Pri la neceso paroli esperanton.
 
L. L. Zamenhof en Sankta Petersburgo, 1910
El Zamenhof, Paroladoj
 
Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble diros, ke ĉar ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pri nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.
 
Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la naciaj, havas antaŭ ĉio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj, disĵetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aŭ malpli granda amaso, por aŭdi nian lingvon, por kontroli, ĉu ili ĝuste ellernis la lingvon, ĉu ili bone ĝin komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme.
 
Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank' al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de ĉiu aparta regno sed en ĉiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni aŭdas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio aŭ lando li apartenas. La plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune sur unu malgranda peco da tero.
 
Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, ĉu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando, ĉar la esperantistoj-balbutantoj malgraŭ-vole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn batalantojn por nia afero.
 
Tio estas la ĉefaj motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj ne sole en la universalaj, sed ankaŭ en la naciaj aŭ regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ per Esperanto. (...)
 
2. Parolado de Zamenhof en Barcelono,
    Katalunio, Hispanio - video
    16-an de septembro 1909
 
El Zamenhof, Paroladoj
 
Unika filmero en kiu Zamenhofo aperas.
Registrite sur fonografo.
Li diras:
«(...) per la fonografo mian koran saluton al la barcelona grupo esperantista (...)»
 
3. Parolado de Zamenhof en Barcelono,
    Katalunio, Hispanio - sono
    16-an de septembro 1909
 
El Zamenhof, Paroladoj
 
La okazo kaj la teksto estas la samaj de la antaŭa filmero (2.), sed ĉi tie estas pli da sona teksto.
 
Registrite sur fonografo.
Li diras:
«Uzante la okazon de mia estado en Barcelono, mi esprimas per la fonografo mian koran saluton al la barcelona grupo esperantista (...) La fervora grupo multe helpis al la (...) kaj progreso esperantista, kaj mi esperas, ke tio ankoraŭ multe (...) laboradon por la afero esperanta. Ludoviko Lazaro Zamenhof, Barcelono, la 16-an de septembro 1909.»
 
4. Parolado verkita de Zamenhof,
    dirita de Claude Piron
 
El Zamenhof, Paroladoj
 
Teksto kiun Zamenhof legis en la 1-a Universala Kongreso de Esperanto, en Boulogne-sur-Mer, Francio, en 1905. Ne ekzistas sonaj registroj de la originaĵo.