® La Karavelo - registrita marko de João José Santos en Portugalio 
Liberaj tempoj
de Eduardo Novembro
 
Novrealisma novelo
 
Eldonejo: La Karavelo
Eldonita en: Lisbono, 2018
Paĝoj: 124 p.
Formato: 14 cm X 20 cm
Koloro: Kovrilo kolora, ene nigra
Leĝa Depono en BNP, n-ro: 310235/10
Ĝenro: Eposo, novelo
Lingvo: Esperanto
 
Prezo por papera libro: 16,00 €
Mendu al lakaravelo@gmail.com.
 
Pdf-versio: Ne eldoniĝas ia ajn pdf-versio de ĉi tiu verko.
 
Pri la verko...
 
Jen unu tago en la vivo de laboristo, kies liberaj tempoj konstituas laboran vivon. Jen liaj amikoj, inter kiuj azeno, la ideoj kaj ia filozofia komprenado de iu, kiu pensas ne havi lerton por filozofio.
 
El tio kaj el aliaj aferoj fariĝas ĉi tiu novelo verkita en altnivela esperanto.
 
Eduardo Novembro estas portugala verkisto.
 
Libroj el La Karavelo
El la verko...
 
«― Ho, vi ne kredos pri tio, kion mi ja vidis!... ― ankoraŭ kortuŝita de la ĵusa vidado, li aldonas iom naive ― Azenon!... Mi vidis azenon!
― Ĉu azenon?!!!... ― krudvoĉe reagas la alia.
― Jes ja, azenon, sed alian, ne vin! Nuntempan raraĵon! Ĉu oni ne diras, ke ili fariĝas ĉiam pli kaj pli maloftaj... baldaŭ estingiĝontaj?... 
― Nialande?!... Miaopinie, ne! Kiuj ĉe ni povas fari tiom da azenaĵoj, se ne la... azenoj?
― Mi parolas pri azenoj mem; kvarpieduloj!
― Kvar kio? Hodiaŭ vi ja eĉ azenpaŭtis...
 
Devigataj paroli laŭte por bone aŭdigi unu la alian je distanco, ili ridigas la ceterajn ĉeestantojn pro la interŝanĝo de tiuj sarkasmoj.
― Najbaro, ne moku min... Tiu azeno memorigis min pri mia Skabelo...
― Via kio!?
― La azeno kiun mi posedis, kiam mi estis junulo. Mi nomis lin Skabelo.
― Skabelo? Stranga nomo. Kial?
― Ĉar mi sidiĝis sur li, kiel sur skabelo.
― Sed amiko... ĉu vere vi posedis azenon kun nomo tia?»