® La Karavelo - registrita marko de João José Santos en Portugalio 
Do desconserto ao concerto
de João José Santos
 
Libro kun dudek rakontoj.
 
Eldonejo: La Karavelo
Eldonita en: Lisbono, 2018
Paĝoj: 256 p.
Formato: 14 cm X 20 cm
Koloro: Kolora kovrilo; ene nigra
Leĝa Depono en BNP, n-ro: 442428/18
Ĝenro: Eposo, rakonto
Lingvo: Portugala, Esperanto (dulingva)
 
Prezo por papera libro: 16,00 €
Mendoj: lakaravelo@gmail.com.
 
Prezo por pdf-versio: ne aplikiĝas
Ne eldoniĝas ia ajn pdf-versio
de ĉi tiu verko.
 
El la rakonto "Averio"
 
«Kiam, laŭ konscienca riproĉo, Fernando proponis al ŝi resti hejme, en klopodo de buĝeta reteno, ŝi respondis:
- Fernando, ĉu vi volas mortigi min per enuado... aŭ kio!?
Aliajn fojojn, li proponadis pli ĉipajn restoraciojn, sed ŝi koleris:
- Kia honto, Fernando! Ĉu vi allasus al mi kaj al niaj filinetoj eniri en tian butikaĉon?
La filinoj estiĝis la apogantaro de la patrino, kiu ŝatis vidi ilin similaj al si mem.»
 
Pri la libro...
 
Multaj el ĉi tiuj rakontoj disvolvas la subkuŝantan ideon, ke la Homo paŝas el stato de perturbo, kiu devas esti vidata kiel anima disorganizo, al konkero de kosma harmonio, kiu elmerĝas el la individua organizo de la animo, do De averio al harmonio.
 
El la rakonto "Apolo Suna Anila"
 
«Malfermiĝis miaj okuloj, kiuj vidis la plej belan birdeton, kiun la naturo iam ajn kreis. Ĝi estis eteta, tute anila, je anilo egala al tiu de la ĉielo pura kaj senmakula el kiu ĝi eliris. Ĝi estis ero da ĉielo, korpigita kaj ĝoje dancanta. Mi tute kvietiĝis ĉe la fenestro por ne timigi ĝin. En tiu momento, la birdeto, per milda moveto, kiu povus esti leĝera salteto aŭ flugilskueto, eniris mian ĉambron, suriĝis kaj restis trankvila, paŝante sur la skribotablo apud la fenestro. Poste, ĝi levis la kapeton kaj pepis pli intense:
-  Pi, piiu...! Piri, pipii...rii!»
 
Libroj el La Karavelo